Unua renkontiĝo

10/09/2012 22:57

La 3an de septembro 2012 skajpe kunvenis Mariana G., Gražina kaj Christof.

Ni findecidis, ke la datoj de la unua laborrenkontiĝo estos la 4a ĝis la 11a de novembro. Prefere ni alvenu en Bukareŝto je pli malpli la sama tempo, ĉar tiam ni povos organizi buson al Polski Trambesh. Gražina, Gaspero kaj Christof esploru la flugeblecojn al kaj de Bukareŝto.

Ni diskutis, ke supozeble ĉiu grupo konsistos el 10 aŭ (iom pli da lernantoj) kaj 2-3 instruistoj. Mariana provos la plimulton gastigi en familioj.

Pro la grandeco de la tuta grupo ni devos dividi ilin en tri grupojn por la lernado. La instruadon de Esperanto faros Gražina, Christof kaj eble (?) Mariana B.

Estu kursoj por komencantoj kaj progresantoj. Se ne eblas havi tri lingvo-kursojn, tiam unu grupo ion ludos uzante Esperanton kaj ni ŝanĝu tion inter la grupoj.

Ĉiu havas la hejmtaskon cerbumi pri la programo. Ni priparolis la sekvajn eblecojn:
- prezentado de tipaj kantoj kaj dancoj de la landoj
- prezentado pri la imago, kiujn havas la nebulgaroj pri Bulgarujo
- prezentado pri la agadoj de niaj lernejoj por prepari la lernantojn por la profesia vivo (ni legu la parton de la monpeto por scii, kion ni promesis fari ;-)
- ekskursoj