Bonvenon!
COMENIUS projekto : BG-RO-DE-LT-IT
“La diversaj profesioj – transformi la provokojn en eblecon realigi siajn revojn”
Partoprenas lernejoj el:
Bulgario (Mariana Gencheva – Lernejo “Canko Cerkovski”),
Rumanio (Mariana kaj Dumitru Berariu – Liceo “Ana Ipatescu”),
Germanio (Christof Krick – Gimnasium Winterberg und Medebach),
Litovio (Grazina Opulskiene – Mazeikiu Merkelio Rackausko gimnazija)
Italio (Gaspero Domenichini – Instituto statale di instruzione secondaria superior della piana di Lucca ITCG Benedetti ls Majorana).
Ni organizos kvar laborrenkontiĝojn (Bulgario – en novembro 2012, Germanio – en majo 2013, Italio – en oktobro 2013 kaj Rumanio – en majo 2014).
La partopreno en la projekto donos al la gejunuloj la eblecon orientiĝi kaj diagnozi la interesojn de siaj personecoj, pritaksi siajn eblecojn kaj kompreni la motivojn por la elekto de la profesioj.
Dum la realigado de la projekto la gejunuloj havos eblecon renkontiĝi kun samaĝuloj de aliaj EU-landoj; ili konatiĝos kun iliaj lingvoj kaj kulturoj, komprenos la neceson gardi la lingvan diversecon en Eŭropo kaj ricevos sciojn rilate al la edukaj, profesiaj kaj ekonomiaj eblecoj proponitaj de Euxropa Unio.
Ni atingos tion per la uzado de diversaj interaktivaj metodoj kaj per la uzado de la neŭtrala internacia lingvo Esperanto, kiu donos egalajn eblecojn de komunikado al ĉiuj partoprenantaj gejunuloj kaj al iliaj gvidantoj.