Rumanio

 

R  U  M  A  N  I  O

 

Liceul "Ana Ipatescu"

Str. 1 Decembrie 1918 Nr. 20

405300 GHERLA
 

Telefonnumeroj: +40 (0)264-248518, +40 (0)264-248538
Faksnumero: +40 (0)264-248538
Retadreso: anaipatescu_gherla@yahoo.com

web: https://www.anaipatescu.ro

 

 

RUMANIO  estas lando en Balkana duoninsulo, ĉe la Nigra Maro. Ĝi estas la sepa lando de la Europa Unio laŭ loĝantaro kaj la naŭa laŭ areo. Ĝi najbaras al Ukrainjo norde kaj nordoriente, Moldavio oriente, Hungario okcidente, Serbio sudokcidente kaj Bulgario sude. Rumanio havas ankaŭ marbordon ĉe la Nigra Maro (sudoriente). La surfaco estas  de 238.391 km². Ĝi estas la plej granda lando de sia regiono kaj la dekdua de Euxropo. Ĝi troviĝas en Orienta Euxropo, pli ĝuste en la regiono de la Karpatoj kaj la malalta valo de la rivero Danubo. La lando estas dividita en tri ĉefajn regionojn: la altebenajxo de Transilvanio en la centro de la lando, la Karpatoj kiuj ĉirkaŭas la centran altebenaĵon kaj etendiĝas al  Nordo kaj al Sudo, kaj la malaltaj teroj de Okcidento kaj Oriento. Danubo, la ĉefa rivero de Rumanio, formas la plej grandan parton de la limo kun Bulgario kaj estas uzata por la transporto kaj la produktado de energio hidroelektra. La Delto de Danubo estis inkludita en la UNESKO-listo de lokoj kvalifikitaj kiel Rezervejo de la Biosfero, kun la nomo de Rezervo de la Biosfero de la Delto de Danubo. Ĝi havas ĉirkaŭ 2.733 km² da areo strikte protektata dise inter 18 zonoj. La klimato oscilas inter modera kaj la kontinenta kaj la reliefo de Rumanio estas dividita en areoj kun simila proporcio de montoj, montetoj kaj ebenaĵoj.

 

GHERLA  situas en la nord-okcidenta parto de Rumanio, 45 km-ojn de Cluj-Napoca – la ĉefurbo de Transilvanio, laŭ la rivero Someşul Mic. La loĝantaro konsistas el rumanoj – pli ol 70%, hungaroj – 18%, germanoj – 3%, ciganoj – 2%. Je la fino de la 17-a jarcento, en Gherla alvenis pluraj riĉaj armenaj familioj kiuj kontribuis , rilate ekonomion, al la disvolviĝo de la urbo. Ĉi tie oni konstruis belegajn ŝtonajn konstruaĵojn, preĝejojn, la malnovan urbodomon, lernejojn, ĉiuj je baroka stilo, tiel en la jaro 1779 Gherla ricevis la titolon “reĝa libera urbo”. Post la jaro 1800, Gherla daŭre evoluis, la plej gravaj branĉoj de la evoluo estis negoco kaj agrikulturo. La armenoj kunportis la arton de teksataj orientaj tapiŝoj. En la urbo oni konstruis plurajn preĝejojn, lernejojn, hospitalon, orfejon kaj la 15-an de septembro 1888 oni inaŭguris la stacidomon, ankaŭ la fervojon. En nia regiono Gherla estas grava kultura cento. En la urba muzeo oni trovas atestojn de la popola rumana, armena kaj hungara kulturoj

 

LA LERNEJO   Ni lernas kaj agadas en lernejo kun riĉa historio, fondita antaŭ jarcento. En 1915, nia lernejo estis porknabina lernejo, kiu preparis instruistinojn por la tuta norda regiono de Transilvanio. Dum la milito, 1941-1944, la lernejon okupis la hungara armeo. Post la milito komenciĝis la reorganizado kaj rekonstruado de la lernejo, tiel ke, anstataŭ la kvar antaŭmilitaj klasĉambroj, en la okdekaj jaroj ĝi jam havis 45. En nia lernejo studas gelernantoj kun aĝo inter 6 kaj 18 jaroj, entute 1200 gelernantoj, en la cikloj: elementa (1-4), gimnazia (5-8) kaj licea (9-12). Ĉi tie lernas infanoj de diversaj etnoj aŭ en specialaj situacioj. Inter la rumana plimulto trovis favorajn kondiĉojn de formado ankaŭ hungaraj infanoj (tri liceaj klasoj kun ĉirkaŭ 90 lernantoj) kaj 41 romaaj infanoj. Ekzistas ankaŭ klaso por infanoj kun primovaj helpoj. La lernejon frekventas egale ankaux infanoj de la orfejoj, kiuj trovas ĉi tie grandan familion. Dank’al la kompetenteco de la insttruistoj, eĉ se la materiala bazo ne estas kontentiga, nia lernejo certigas bonan preparadon, pere de la devigaj programoj kaj per la maniero gvidi la enklasajn aktivecojn